Nacia Biblioteko de Mjanmao | ||
---|---|---|
nacia biblioteko [+] | ||
Lando | Mjanmaro | |
Situo | Jangono | |
- koordinatoj | 19° 46′ 31″ N, 96° 8′ 27″ O (mapo)19.77516648621596.140888708867Koordinatoj: 19° 46′ 31″ N, 96° 8′ 27″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1952 | |
Direktoro | San Win | |
Tuta stoko | ĉ. 10 milionoj da mediaj unuoj | |
Bibliotekotipo | Nacia biblioteko | |
Nacia Biblioteko de Mjanmao | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Biblioteko de Mjanmao (birme အမျိုးသားစာကြည့်တိုက်) aŭ Nacia Biblioteko de Birmo en la urba kvartalo Yankin de Jangono estas la nacia biblioteko de la ŝtato Birmo, ekde 1989 oficiale nomata Mjanmao. Establita en 1952, la nacia biblioteko, kune kun la Jangona Universitata Biblioteko, estas unu el nur du esploraj bibliotekoj en Jangono. La bibliotekaj entenas pli ol 220 000 librojn, disigitajn en 10 sekcioj.
La kolekto havas ĉirkaŭ 618 000 librojn kaj periodaĵojn tiel kiel 15 800 maloftaj kaj valoraj manuskriptoj. Tamen, en 2006, la militista registaro anoncis planon movi grandan parton de la kolekto al nova Nacia Biblioteko en Nepjido. En oktobro 2008, la nacia biblioteko estis movita al la nuna loko.
La nuna kolekto de la biblioteko de antikva birmlingvaj tekstoj inkluzivas 16 066 palmfoliaj surskriboj, 1 972 parabaik (falditaj porskribaj tablojdoj faritaj de papero, tuko aŭ metalo) kaj 345 manuskriptoj de famaj verkistoj. La konservada sekcio de la biblioteko, establita en 1993, entenas maloftajn birmlingvajn manuskriptojn. La biblioteko planas proponi enretan katalogon. [1]
La Nacia Biblioteko estas membro de la Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj de la Nacia Biblioteka Grupo-Sudorienta Azio.